Legado
Kelkajn semajnojn antaŭe mi eklegis la libron, kaj nuntempe mi finlegis kvar rakontojn en ĝi.
Kvankam la libro estis rekomendita de mia esperanta amikino kaj mi aĉetis ĝin kiel papera libro, ĝi estas tre malfacila al mi.
En ĝi ekzistas multaj vortoj, kiujn mi ankoraŭ neniam sciis ĝis nun.
"Kiun mi legas, libron aŭ vortaron?"
Mi ne komprenis situaciojn kaj nuancojn kaj ridpunktojn... orz
Mi decidas tralegi la libron, legante kelkajn paĝojn ĉiutage.